La Donaca Ekonomio

(Thanks to Robert Read for translating this article into Esperanto for Esperanto Day 2006)

giftLa Ideo: La Donaca Ekononmia ofertas al ĉiuj metodon por lerni, kompreni, regi, kaj ŝanĝi nian mondon. Ĝi estas natura ekonomio, trempita en milionoj de jaroj de la antaŭ-civilizacio homa kulturo kaj la kulturo de la tuta vivaro sur Tero. Se sufiĉo ĝin akceptus, la moderna “merkato” ekonomio, konstruita de la eraraj kaj malhomaj fundamentoj de la malegaleco, malabundo, mismezuro de valoro kaj akiremeco, ne povus travivi.

Kelkojn de la komentoj mi ricevis pri AHA! The Discovery & Learning Centre (esperante: AHA! La Malkovrada kaj Lernado Centro) temas pri reciprokeco (la angla vorto: reciprocity nun bedaŭrinde implicas negocitan merkatan interŝangon, anstataŭ la pli simpla ideo de divido sen devo.) Mi klarigis ke AHA! malaltigos la ‘koston’ de transdono de scio kaj ideoj, kaj ekvaligos la valoron ni juĝas pri la kontribuoj fare de ĉiuj unuopoj al eltrova kaj lerna konversacio, por ke ne estas ‘krompago’ pri la kontribuo de eksperto, por ke egaj ideoj kaj grava scio estas kostelportebla al ĉiuj. La fina rezulto povas esti, se ni havas la komunan volon por atingi ĝin, mondo en kiu ĉio estas senkosta, kaj ĉio havas nemezureblan valoron. Ĉio el ĉi tio konformas, mi pensas, al la (eknune tre populara) koncepto de la Donaco Ekonomio, kio tute ne samas al ‘komerca’ aŭ eĉ varinterŝanĝada ekonomio.

Kio estas la Donaca Ekonomia? Ĝerma verko pri la temo estis skribita antaŭ pli ol 20 jaroj de Lewis HYDE, libro nomiĝa La Donaco: Imagpovo kaj la erotika vivo de posedaĵo (The Gift: Imagination and the Erotic Life of Property). HYDE verkis:

Mi parolas de la interna donaco kiuj ni akceptas kiel la celo de nia laboro, kaj la ekstera donaco, kiu igis veturilo de kulturo. Mi ne koncernas pri la donaocj tioj, kiojn oni donas pro malico aŭ timo; nek pri la donacojn ni akceptas pro servemaĉeco aŭ devo; mi koncernas pri la donaco ni sopiras al, la donaco, tia, tiam ĝi venas, parolas komande al la animo kaj neresisteble nin movas.

En ŝia recenzo de la libro (kio mi ankoraŭ ne legis), JoAnn Schwartz writes:

HYDE interesiĝas pri esplori kiel efikas nia nuna submerĝo en la merkata ekonomio kaj la mito de la libera merkato sur nia penso pri donacoj kaj nia ebleco donaci kaj ricevi ilin. La merkata ekonomio estas intence nepersona, sed la tuta celo de la ‘donaca ekonomio’ estas starigi kaj fortigi la rilatojn inter ni, por kunigi nin unu al la alio. Estas ĉi tio elemento de rilato kio gvidas HYDE al paroli de donaco interŝanĝo tiel ‘erotika’ komerco, kontrastante eros (la principo de allogo, unigo, engaĝigo kio kunligas) kontraŭ logos (razono kaj logiko ĝenerale, kaj la principo de apartigo specife). Merkata ekonomio estas emanano de logos.

En merkata ekonomio, oni povas hamstri siajn posedaĵojn sen perdo de riĉeco. Ja, riĉeco altiĝas per hamstrado—tamen ni kutime nomas ĝin “ŝparado”. Kontraste, en donaco ekonomio, riĉeco malaltiĝas per hamstrado, por estas la cirkulado de la donacoj inter la komunumo kiuj kondukas al pliabundiĝo—pliabundiĝo de kontaktoj, kreskigo de forto de rilatoj. Per tio libro, HYDE helpas nin enfokusigi la gravecon de donacoj, ilia fluo kaj movado kaj la efikego ke la moderna merkato efikis sur la cirkulado de donacojn. Jen ekspliko fare de Genevieve VAUGHAN pri la fundamenta diferenco de la ‘interŝanĝa’ aŭ ‘merkata’ ekonomio kaj Donaca Ekonomio:

La nuna ekonomia sistemo fundametas sur interŝango, donado por ricevi. La motivo estas sin-orienta tial kio estas donata revenas per malsama formo al la donanto por kontentigi la bezonon de li aŭ ŝi. La kontentigo de la bezono de la aliulo estas pero al la kontentigo de la propra bezono de oni mem. Interŝanĝo postulas identigon de la aĵoj interŝanĝitaj, kaj ankaŭ la mezuron kaj la aserton de la valoregalode ĝi ĝis la sufiĉa kontento de la interŝanĝantoj ke nek unu nek alio donas pli ol li aŭ ŝi ricevas. Tial postulas videbleco, allogante atento malgraŭ ke ĝi estas farita tiel ofte ke la videbleco estas kutima. Mono eniras la interŝanĝo, anstataŭante la rolo de la produktoj, reflektante iliaj kvanta elvalorigo.

La videbleco mem de la interŝanĝo estas mem-konfirmanta, sed aliaj specoj de interago — eduka, malavarica kaj ali-cela donacoj — igas nevidebla aŭ malplivolora pro komparo aŭ negativa priskribo. Tio, kio estas nevidebla ŝajnas senvalora, dum tio, kio estas videbla, estas identita kun la interŝanĝo, kio koncernas pri precipa speco de kvanta valoro. Plue, ĉar estas valoregalo asertata inter kion ni donas kaj kion ni ricevas, ŝajnas ke kiu havas multon tial produktis multon aŭ estas donitan multon, kaj estas, do, iel ‘pli’ ol oni kiu havas malpli. Interŝanĝo metas la egoon en la ĉefa loko kaj permesas ĝin kreski kaj evolui en manieroj kiuj emfazas la mi-unuajn, konkursajn kaj hierarkiajn kondutemojn. La egoo ne estas esenca parto de homo, sed estas socia produkto, farita de la specoj de homo interrilatoj, en kioj ĝi estas engaĝiĝa.

Do la interŝanĝo aŭ ‘merkata’ ekonomio estas firme fiksiĝa en la konceptoj de malegaleco, malabundo, mezurebla valoregalo, kaj akiremo, sed la Donaca Ekonomio havas radikojn en la konceptojn de malkvantebleco, malavarico kaj kunligeco. Tiel Eric RAYMOND ĝin esprimas:

Donac-kulturoj estas adaptiĝoj al ne malabundo, sed abundo. Ili estiĝas en popolatecoj kiuj ne havas problemojn pro signifa malabundon da materialo de endaĵoj por travivi. Ni povas observi donac-kulturojn inter indiĝenaj kulturoj kiuj loĝas en ekologiaj lokoj kun mildaj klimoj kaj abunda nutraĵo. Ni povas ankaŭ observi ilin en specifaj tavoloj de nia socio, precipe en distra komerco, scienco, la libera kaj senkosta sofvaro movado, kaj inter la tre riĉaj.

En ‘merkato’ ekonomio, diras HYDE, la plej alta stato apartenas al tiuj, kiuj akiris la plej multon. En Donaca Ekonomio, la plej alta stato apartenas al tiuj, kiuj estas donante la plej multon. Sed kio estas la plej grava, le diras, estas ke la donaco devas ĉiam moviĝas. Tion ideon lastatempe popularigis mojosa eta filmo nomita “Pagu ĝin antaŭe” (angle: “Pay it Forward”). Ĉio donaco estas ĝia propra rekompenco, sed la rekompenco estas multobligata, sen limo, kiam la donaco, aŭ io ajn donaco, estas pasata al alioj. Rakonto estas donaco. Blogoj estas donacoj. Ideoj kaj ekkomprenoj kaj instruoj kaj konsiloj estas donacoj. Konversacioj estas donacoj.

Ĉi tie estas donaco de Chris CORRIGAN, Jack RICCHIUTO and George NEMETH, mirinda 45-minuta Skypecast (publikita per “Skype” sistemo) konversacio (kun la kontribuoj de George bedaŭrinde neaŭdebla). Mi pagas ĝin antaŭe per ligi al ĝi kaj per resumi sube iom da ekstraktoj mi ĝin elprenis, multo de kiuj koncernas la Donaca Ekonomio.

Ĝis oni prezentas ion al homoj, por kion ili malsatas, vi ne povas riveli la plej bono en ili. Ni ĉiu havas malsaton por ligon, por “kamaradoj” kiuj komprenas nia framo, nia referencokadro.

Retblogoj (rettaglibroj) povas krei potencajn virtualajn rilatojn. Post oni legis ilin oni iĝas “scii” la aŭtoro kaj kiam oni tiam “renkontos” ilin vi povas poste ekkomenci labori tuj.

La novaĵkomunikiloj senigas nin de rekta emocia kunligo al nia mondo. Ni nun spektas la ĉefa televida novaĵpersono por indicoj pri kiel ni reagu al la novaĵon. La novaĵkomunikioj mediacias nian emocian respondon al la ekstera mondo.

Kiam tribaj pliaĝuloj observas “Malferma Spaco (angle: Open Space)”, ili diras, “Ĉi tio estas precize kiel ni antaŭe kunvenis.” Malferma Spaco estas la indiĝena tekniko, tekniko de kunligado, permesante rapida burĝonon de ekkompreno.

Kiam ion estas donata, io ĉiam estas intrinsike redonata en interŝanĝo. Tamen, donacoj funkcias plej bone kiam vi pagas ilin antaŭen. Vi devas trovi alian ejon por uzi viajn lernadojn akiritajn de aliuloj—estas tiu pasado al aliaj kiuj kreas la Donaca Ekonomio.

Sciencoj dum longa tempo komprenis la Donacan Ekonomion, la retuma metodo per kio ili donas ilian pensojn unu al la alio kaj rilatas unu al la alio. Ĉi tiel estas kiel la vera scienco okazas. La interreto servas similan celon, tiel oni kiu penas malsukcese profiti aŭ enboteligi scion per la interreto malkovris.

La Donaca Ekonomio estas pri ‘povo’ — oni ne povas esti pasiva konsumanto de donacojn. Ĉiujn kapablas kontribui, kaj la retumo kreskos sole per la kazo ke ĉiujn returnas al aliaj uloj la donacojn, kiujn oni ricevas. Ni devas lerni konscii nia propran povan.

Amiko de [Chris], Lakota kuracisto, parolas pri la ‘cirklo de kuraĝo’, kaj priskribas kiel donacado kreskigas memrespekto kaj tial la animo. Ĉiuj, li diras, devas konstrui kvar ‘kapablojn’:

  • La kapablo de membriĝi — reflektante la bezonon, esti agnoskata
  • La kapablo de majstreco — reflektante la bezonon, konstrui persona kompetenteco
  • La kapablo de sendependeco — reflektante la bezonon, scii vian propran povon
  • La kapablo de sindoneco — reflektante la bezonon, scii vian propran bonecon

La manieroj per kio ni kunligas — tioj ‘teknikoj’, bezonas esti por la servo de spiritoĉeesto. Malferma Spaco kaj similaj teknikoj kreas kondiĉojn por aŭtentika spiritoĉeesto. Ĉi tioj teknikoj funkcias plej bone kiam ili ‘foriras’, kiam pro bona proceza dezajno la tekniko estas nevidebla, travidebla. Tiam, kiam vi estas en ĝi, ĝi estas simpla ĉar ĝi estas natura. Ĝi estas nur parto de la procezo.

Bonaj teknikoj provizas ‘verandan estetikon’ kio ebligas naturan konversacion, komforton, kaj kontakton.

Se ni akceptas ke ni ne posedas ĉiojn de la respondoj, tiam ni agnoskas ke ĉiu el ni havas gravegan eron de la respondo, kaj tio gravas, kio estas la aro kaj eliĝo de la eroj de vero, kiujn ĉiu de ni portas.

Jen bonega donaco de “Jes!” (angle: “Yes!”) gazeto fare de Beverly FELDMAN and Charles GRAY: 37 manieroj per kiuj vi povas partopreni la Donaca Ekonomio. Kion plu povas ni fari por kaŭzi la Donacan Ekonomion? La plej grava aferoj ni povas fari estas interne—transformiĝo de la maniero per kiu ni observas la mondon kaj ĝiaj ekonomiaj principoj kaj tiel ni traktas aliaj ulojn, kaj la mondo en kiu ni vivas. Chris nomas ĝin “pasio limigata de respondeco”. Respondeco simple akceptata, ne trudata sur nin. Pasio kia venas de kompreno kaj senso de persona kapablo. Ni bezonas daŭre engaĝi nin mem kaj aliajn en komuniko kaj kontakto, kaj batalegi la komercan komunikilan pardigmon de pasiva konsumo kaj la merkata-ekonomio paradigmo ke oni nur donu, kiam oni ricevas mezureblan justan valoron por rekompenco. Ni bezonas konstante inviti unu al la alio por respondi al la tut-grave demando Pri kion vi vere zorgas?

Kiam ni engaĝas sin reciproke per konversacio pri la demando, ni malfermas eblecojn, ni komencas senti kaj ekscii nian propran povon, kapablon, kaj majstrecon, ni agnoskas ke sindonemeco ne rilatas al alamozo, kaj ni sensas ke la movon kaj forton de kolektiva kompreno, volon kaj pasion. Ni konstatas ke kune, kolektive, kunlaborante, ni scias plu, kaj scias pli bone, ol niaj estroj, presidentoj, firmao-estroj, ekonomiistoj, ekspertoj, kaj alioj kiuj elprofitas nian pasivecon por diri al ni kion ni faru kaj kredu, kaj semas en ni sentojn de senhelpeco, dependeco, kaj manieco. Ni havas pli de kapablo kaj povo por agi ol ĉiuj de la multnaciaj korporacioj kaj la tiranoj kaj la ŝtataj aparatoj de rego kaj subpremo.

Perhaps AHA! komencos ĝian mandaton ne nur ekzemplonte la atribuojn kaj kapablojn de la Donaca Ekonomio, sed kunlaborante helpante enkuraĝigi kaj plivastigi tio ekonomio, ebligonte ĝin subfosi la mannova ekonomio kaj anstataŭi ĝin per unu de alparo, abundo, kaj sindonemo kaj kunligeco, tiel helponte nin imagpovi kaj efektivigi mondon sen monon, sen persona posedaĵo, sen malriĉego, sen ‘ekonomia malsaneco’ (tioj, kioj mortigas miloj ĉiusemajne simple ĉar la malaltkostaj kaj ĉieaj sanigoj estas malkostelporteblaj al duono de la homoj de la mondo.) Mondo kie la nura ideo ke poluado, ekologia detruo, perdo de biodiverseco, sklaveco kaj fi-elprofiteco de homoj kaj aliaj bestoj povas estis ‘ekonomia’, iĝas simple absurda.

Kiel Chris diras, “Kiam ĉiu de ni faras ion kio estas pli vera al tiu, kiu ni kore estas, la kolektiva rezulto de ĉioj de tioj agoj povas havi profundan implicon por la dirketo de nia mondo.”

This entry was posted in Collapse Watch. Bookmark the permalink.

1 Response to La Donaca Ekonomio

  1. Dankon! My first esperanto link.

Comments are closed.